Esperanto

Scioj en Vikipedio pri mi. 

Tiel mi ne devas skribi chion denove

 

Ekde 1981 mi chefe uzas latinamerikajn ritmojn. Mi skribas miajn proprajn kantojn sed ankau havas
kanzonojn de Meksiko, Kubo, Chilio, Argentino, Kolombio por nomi nur la plej gravajn landojn.
Mi kantas en kvar lingvoj: hungare, hispane (la plej preferata de mi), germane kaj esperante. 
Mi loghas ekde 1981 en Germanio kaj nun mi ne kapablas paroli nek unu lingvon sen eraroj. Tial
mi chiam bezonas helpon por kontroli miajn tekstojn sed verdire mi ne timas kanti kun eraroj
char mi certas ke geesperantistoj komprenas miajn tekstojn au la sencon. 
Mi mem konstruis multajn muzikinstrumentojn kaj uzis ilin dum miaj konzertoj. Ekde 1984 ghis 2016
mi havis muzikan grupon kaj kantis preskau nur hispane.
En la jaro 2019 mi denove ekkomencis skribi kantojn esperante kaj achetis chiujn necesajhojn por registri ilin.
Chiujn kantojn kantas kaj ludas mi mem. Mi ludas gitaron, charangon, cuatron, flauton, bongon, maracojn ktp.

 

En la jaro 2021. Mia eta salona studio, kie mi registras kaj aranghas miajn kantojn

 

 En la jaro 1981. Mia Patrino kudris la chemizon.

 

En la jaro 1982 en Rotterdam kun miaj Gezumantoj.

En la jaro 1983 eble en Leeuven en Belgio

Du kasedojn eldonitaj: Floreto kaj Du kolombetoj

La bildon de la kasedo mi desegnis mane, char en tiu tempo ne ekzistis komputiloj.


 

En la jaro 1985 dum la IJK en Ehringerfeld