Surlite ni vekighis
Surlite ni vekighis
vian korpon mi karesis.
Dum sonis viaj ghemoj,
Timon mi forgesis.
vian korpon mi karesis.
Dum sonis viaj ghemoj,
Timon mi forgesis.
Surlite ni vekighis
kaj mi sentas vin ene.
Ho kiom mi revis
vin ami plene.
kaj mi sentas vin ene.
Ho kiom mi revis
vin ami plene.
Surlite ni vekighis.
kaj nin banis auroro
Brilis viaj okuloj,
kaj forestis doloro
kaj nin banis auroro
Brilis viaj okuloj,
kaj forestis doloro
Via korpa parfumo
min invitis al amoro.
Ho kiom mi revis
pri vi, mia koro.
min invitis al amoro.
Ho kiom mi revis
pri vi, mia koro.
Ho, kiel bele
niaj korpoj kunpremighas,
kaj tremas la hautoj
kaj vi al mi turnighas.
por kune rulighi
surlite en arda kulmin’,
dum ghisshate mi audas
vin murmuri ke vi amas min.
niaj korpoj kunpremighas,
kaj tremas la hautoj
kaj vi al mi turnighas.
por kune rulighi
surlite en arda kulmin’,
dum ghisshate mi audas
vin murmuri ke vi amas min.
Teksto: Liven Dek