Ni estas fablo
Ni estas fablo
Ni estas fablo kun moralo´
ni estas teksto en ?oralo´,
ni estas bela histori´,
korpoj kune en harmoni´.
Ni estas du geanimuloj,
unu vocho el du bushoj,
unueco el du korpoj,
dolchaj, silentaj versoj.
Ni nian soifon aman kvietigas,
nian amon elkore ni nutras,
ni estas prozo´ sen rimo,
unu poem´, dolcha vino.
Ni estas tero kaj chielo
de l´ shtormo ghia forto.
Ni kune estas jen la pasi´,
kiu zorgojn povas solvi.