Puerto viejo
Mi marshas ritme, dancante,
inter kokosarbaroj
en tiu senfina verdo
iom post iom pli da ghojo
Kial ne kantu al mia,
mia Puerto Viejo.
mi dividas kun la homoj
rideton kaj brakumojn
Mi iras for kun la mevoj
kaj revenas inter la ondoj, karulin´
Kial ne kantu al mia,
mia Puerto Viejo
Ho, ho ve! bonegas mia vagad',
ho, ho ve! che la marbord' la naghad',
Ho, ho ve! bonegas mia vagad',
ho, ho ve! che la marbord la naghad',
Kial ne kantu al mia,
mia Puerto Viejo
La mar', la lingvojn ja konas
lamenton oldan sian havas
per oldaj vochoj pensas pri Afriko
pri unu nigra antilino
Kial ne kantu al mia,
mia Puerto Viejo
La verdo de la palmoj,
sin enamighis al marbordoj
en unu nokto de plenlun',
ghi drinkis la tutan shaumon
Kial ne kantu al mia,
mia Puerto Viejo.