Guantanamera
De kie kreskas la palmoj
mi venas homo sincera
por kanti simplajn korkantojn
al ni la mundo misera.
La kantoj spiras herbverdon
kaj spriras ardan brulrughon
kaj kiel cervo vundita
en montoj serchas rifughon
Mi disdividas la sorton
kun la misera homaro
char tiu monta torento
ghojigas min pli ol maro
Guantanamera, Guajira Guantanamera
Guantanamera, Guajira Guantanamera