Dormu negreto

Dormu, dormu, negreto
panjo estas sur la kampo, negreto
Dormu dormu, negreto,
panjo estas sur la kampo, negreto

Kaj shi alportos pedrikojn
Nur por vi
Kaj ege sukajn fruktetojn
Nur por vi
Kaj ankau porko-viandon
Nur por vi
Kaj pliajn multajn aferojn
Nur por vi

Se vi, negro, ne dormemas
la diablo blanka
jen ve! krureton vian manghos
chakapumba, chakapumba, apumba, chakapumba

Dormu dormu, negreto
panjo estas sur la kampo, negreto
Laboranta
laboranta kun sufero, laboranta jes
laboranta en funebro, laboranta jes
laboranta sen salajro, laboranta jes
laboranta dum shi tusas, laboranta jes

Por la eta nigruleto, nigruleto
Laboranta jes, laboranta jes

Dormu dormu, negreto
panjo estas sur la kampo, negreto
Negreto, negreto, negreto

 

Originala titolo: duerme, duerme negrito
antilia popolkanto

Traduko: Liven Dek