Viaj okuloj verdaj

Viaj okuloj verdaj,
potence teneraj,
elmontras sin liberaj,
ne acheteblaj.

Viaj okuloj verdaj,
pasie sinceraj
logas min senvorte,
klare kaj forte.

Lasu ilin min serchi
kaj mian koron trovi.
Tushu mian animon
per via rigard´.

Lasu ilin min serchi
kaj mian koron trovi.
Tushu mian animon
per via rigard´,
por ?iam.

Viaj okuloj verdaj,
volupte serenaj,
montrighas suverenaj
kaj amoplenaj.

Viaj okuloj verdaj,
nature liberaj
logas min senvorte,
klare kaj forte.

Lasu ilin min serchi
kaj mian koron trovi.
Tushu mian animon
per via rigard´.
Lasu ilin min serchi
kaj mian koron trovi.
Tushu mian animon
per via rigard´,
por ?iam.


Teksto: Liven Dek kaj Feri Floro