Mi vendas nigrajn okulojn
Okulojn nigrajn mi vendas
chu iu achetos ilin?
Al sorchisto mi forvendos
char ili mistraktis min.
Ju pli mi vin amas
des pli brulas la kor'
mi tial dum noktoj pasigas
suferante de l´ dolor.
Okuloj nigraj, mensogaj
sendube mi kredis ilin
char brilis fakte felichaj
kaj frenezigis min.
kiam mi havas chagrenon
mi iras al bordo de l mar'
kaj demandas tie la ondojn
pri nia amanta par´.
chilia popolkanto
teksto: Feri Floro