Norda vento

 Norda Vento

Min ravas murmuro de rojo kaj monto,
ke la maja pluvo vershighu sur min.
Kiel la lupo mi kuros en nokto,
ke nutru min via senlima spirit’.

Min gvidas la lumo de lunradio
kaj la hela rugho de matena hor’.
Al vi, verda lando, mi shuldas la vivon.
Vi belas kaj mi amas vin el la kor’.

Mi volas salti de brancho de kverko,
vin laute nomi, ekflugi al val’.
Mi cherpas forton el la norda vento
kaj el impeto venanta el mar’.

Plenmano da negho, da sablo au tero,
al mi komprenigas ke tro etas mi.
ghi vekas kuraghon sed ankau suferon,
pro miaj deven’ kaj malcerta destin’.

Mi volas salti de brancho de kverko,
vin laute nomi, ekflugi al val’.
Mi cherpas forton el la norda vento
kaj el impeto venanta el mar’.

A?toro: José Fernando Agüeros González

Traduko de Liven Dek