La bona duon´ de mi
Kauze de nia amo
mi sentas grandan ghojon,
ghi estas la promeso
por felich´ chiun fojon.
Kun vi mi trovis fine
trankvilon kaj la pacon,
tiel eblas kune
ghui la amadon.
En stresplenaj tempoj
kaj chiutagaj zorgoj
komune kun vi
en pura harmoni´.
Vi estas realeco
kaj la ghusta por mi
vi estas mia suno
la bona duon´ de mi.