Muziko de via anim´

 MUZIK' DE VIA ANIM’

 

Mi auskultos tre helan muzikon de via anim‘,
se silentos pianoj kaj shalmoj en tristo kaj tim’,
se muteco angora envolvos la teron,
sen muzik´ malvarmo plenigos eteron,

chiuloke regados malghoj’ kaj deprim’,
chiuloke regados malghoj’ kaj deprim’.

Se falegos la mondo de rev’ al tartaro
se la sun’ estingighos malantau nubaro,
kaj ne savos ghin certe la plej bela rim’,
Mi ne falos, mi haltos che la lasta lim‘,

char audighos tre hela muzik' de via anim’,  
char audighos tre hela muzik' de via anim’.

 

PETRO PALIVODA