Ni kompatu nin
Sur chevalo nigra
rajdas mia sento.
Sur chevalo blanka
ghi flugu en la vento.
Nigras homaj horoj.
Mornas la futuro.
Vundita estas tero.
Ploras la naturo.
For ekspluatado.
Venu nova tempo.
Nepras solidaro
forghita en silento,
Semo el respekto
elkore gvidu nin,
sur chevalo blanka,
rajdante pli kaj pli
Bonon celu ni.
Bestojn ni respektu.
Ni kompatu nin
kaj nenion difektu.
Ne plu nian vivon
regu la mizer’.
Kresku niakore nur
amo kaj liber’.
Teksto: Liven Dek