Haleluja

Davida bela melodi’
Tre plachis al chiela Di’
Sed vi ne zorgas pri l’ muzika bruo ja
Ghi sonis tiel: bela tril’
Minora fal’, majhora bril’
Hezitas la regh’ kaj versas Haleluja

Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja

Vi kredis firme, kaj venis la pruv’
Shi banis sin en ora kuv’
Shia beleco shanghis chion tuje
Shi lasis vin en iu kantin’
Kunprenis koron, konkeris vin
Kaj viaj lipoj flustris Haleluja!

Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja

Antaue min informis vi
Pri viaj planoj, pri via viv’
Sed nun vi ja malgajas kaj enuas
Kaj mi memoras – nia kunigh’
Estis por ambau ni felich’
Chiu momento estis Haleluja!

 

Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja

originala titolo: Hallelujah
Autoro: Leonard Cohen
Traduko: Jomart