Bela estas la viv´
Tushis min shajne la amor´
kaj ekflamis fajro de kor´,
malaperis mia longa solec´,
sed ankau mia liberec´.
Fine vi zorgas pri mi,
mi ghuas la vivon kun vi,
bela estas la viv´ kaj ne ekzistas batal´,
nek mensog´, nek malam´, nek kial´.