Hodiau

Hodiau dum la nokto
mi demandos vian koron,
mi auskultos la korbatadon
por malkashi la misteron.
En la ritmo de via shpir´
ghui la trankvilon,
en harmoni´, en kompreno
flegi la inklinon.

Hodiau mi shatus shteli
vian rigardon,
viajn okulojn, vin posedi
ghui la amadon,
hodiau mi shatus legi el via koro
kun via helpo malkovri chiujn
sekretojn del futuro.

Hodiau mi shatus esti
via songh´ kaj fantazi´
forgesu zorgojn, la laboron
kaj provu kompreni,
ke nia destin´, nia felich´
ne estas loteri´
surtera chiel´realigita
nur de vi kaj mi.