De l´ eben´ mi venas
De l´ eben´ mi venas hom´ monta,
luneto klara, saltema cham´
En mia sak´ kushas pan´ blanka
songhoj, esperoj kaj mia am´.
Donu konsolon chi nokte
ghis mort´ mi amos vin jen la jhur´
esperoj de koro mia
serchas felichon en la futur´
Kiam la nokto alvenis
steloj la valon hele lumigis
estis chio atmosfera
vi kara mia ankau deloga.
Donu konsolon chi nokte
ghis mort´ mi amos vin jen la jhur´
esperoj de koro mia
serchas felichon en la futur´
chiuj esperoj de koro mia
serchas felichon en la futur´
ho, Donu konsolon al mi nokte
ghis mort´ mi amos vin jen la jhur´.