La gaja migranto
La gaja migranto
Se donas Di' al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom',
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon, al la hom'.
De l' montoj riveretoj fluas,
Alaudoj kantas super mi,
Mi ankau gajan kanton bruas
Al la tutmonda harmoni'.
Al Dio fidas mi kun ghojo
Li zorgas pri la tuta ter',
Li ankau min sur mia vojo
Eterne gardos de dangher'.