Sola sub la steloj

 Sola sub la steloj

 

Sola en la nokto, meze de kamparo,
pashas infaneto plorante kun amaro.
Portas liajn ghemojn eta milda vento.
Super li, la steloj brilas en silento.

Larmoj sen demando, ghemoj sen respondo,
li ne scias kie restis lia mondo.
Eta pupo estis lia lasta ghoj’,
sed ghi malaperis ie sur la voj’.

Sola sub la steloj, meze de kamparo,
pashas infaneto plorante kun amaro.
Ne plu estas hejmo, bombo rompis ghin,
malaperis muroj, frato kaj fratin’.

Larmoj sen demando, ghemoj sen respondo,
li ne scias kie restis lia mondo.
Foren el la strato, Pachjon oni trenis,
faris lin soldato, kiu ne revenis.

Larmoj sen demando, ghemoj sen respondo,
sub la steloj iras eta vagabondo.
Ie sur la vojo, au che la landlim’,
perdis li la pupon, falis la patrin’.

Liven Dek